La aventuromp3下载无损flac下载
La aventuro在线试听免费歌词下载
[00:00.000] 作词 : Ramon Muntaner/Josep Palau
[00:01.000] 作曲 : Ramon Muntaner
[00:08.582]En bluoj de l' somer'mi paŝos sur la bed'
[00:14.120]tra l' pikoj de l' tritik', tretante herbon ludan.
[00:19.971]La friskon kun revem' mi sensos sub pied',
[00:25.822]mi lasos ke la vent' ŝaŭmbanu l' kapon nudan.
[00:31.674]Mi ne parolos plu, mi vojos sen pensem',
[00:37.238]sed la senlima am' elŝvelos en l' animo.
[00:43.168]Mi migros for, tre for, simile al bohem'
[00:48.836]tra la Natur' - en ĝoj' samkiel kun virino.
[00:57.117]En bluoj de l' vesper' mi paŝos sur la bed'
[01:02.812]tra l' gratoj de l' tritik', tretante herbon friskan.
[01:08.585]La pulson de la grund' mi sensos sub pied',
[01:14.410]kvazaŭ virino tuje proponus nudon riskan.
[01:19.870]Sen vortoj kaj sen pens', sen ia nostalgi',
[01:25.930]min blovus larĝa vent' nazlobe kaj anime;
[01:31.886]al tero de prohib' tre foren paŝos mi,
[01:37.633]-izole, kun mi mem- ja kvazaŭ kunvirine.
[01:45.940]En verdoj de l' vesper' mi vojos flavaere,
[01:51.530]kun gamboj pikvundataj de la tritika glav'.
[01:57.434]La ventron dum trankvil' mi sensos enviscere
[02:03.155]kiun la bestoj flaras serĉante tra l' minkav'.
[02:08.614]Kapnude mi, en mut', min dronos senparola
[02:14.727]plej nepre, kun sovaĝ', al volo de l' aer',
[02:20.683]mi lasos luli min, nur semon en leĝer',
[02:26.273]por fekundo de l' flor' - fiera aŭ izola.
[02:36.983]En bluoj kaj en verd', somere en aere,
[02:42.782]fekunde per la sem' pelata de la vent',
[02:48.738]kiel danca radik' vojiros mi sencele
[02:54.538]al montopint', en serĉ' de mia oksident'.
[02:59.840]Nur vegetaĵ' -aŭ best- en plena pens-imun',
[03:05.718]kunfande kun natur' ardanta kaj izola,
[03:11.857]mi estos la polen' sub blovo de l' aŭtun',
[03:17.682]dum muĝas la tempest' kaj soras fajro bola.
[03:25.937]Sen bluoj kaj sen verd', perdite en mi mem,
[03:31.945]konkeros mi la altojn de l' suntaŭro.
[03:37.979]Sen frido kaj sen vent', maturan nur pro ĝem',
[03:44.092]l' antikvan teron plue surtretas Minotaŭro.
[03:49.760]Se l' fonto kaj la flor' vortumas sen kapablo,
[03:55.690]ĝin diros trafe ŝton' kaj mia frunt'.
[04:01.777]En la dezir' de l' vent' plu restis olda fablo.
[04:07.158]La frunt', la ŝtono murdas. -Persistas dezirvund'.
[04:15.387]La frunt', la ŝtono murdas. -Persistas dezirvund'.
[04:27.638]